skip to main |
skip to sidebar
rigardante filmojn (se vi ne scias, krom fotoj kaj la reto, filmojn estas ŝatataĵoj miaj) kaj kion mi vidas je aliaj paroj, mi vidas similojn kaj malsimilojn al mia eksparo...io kio mirigas min, estas vidi..mm..mm.. kiu vorto uzi?... kiom pli bona estis nian rilaton ol multaj aliaj... kaj tamen tio, pro ŝia decido pri ĉesi ami min.. ĝi malsukcesis... mi vidas en aliaj rilaoj problemojn kiujn ni ne havis... mi ne komprenas ŝian kialojn...parolante pri similoj, la filmo Anything Else farita de Woody Allen similas mian vivon... la ĉefulo, ĉefe timas esti sola... tiu estas mian plej granda timo...hodiaŭ mi dirias al iu virino, ke ŝi ŝatas al mi.. ĉio bone.. tial ke mi ĵus eksiĝis, kaj ke ŝi loĝas for... nid ecidis fari nenion.. sed diri kaj ŝia akcepto, sentigas min bone...mi ankaŭ eliris por foti (vivu cifera fotado!).. kaj mi motorciklis urbe pluve... kiam mi eklaboros oficeje tia libero mankos al mi...
kian la vivo malfaciligas, oni serĉas tion kio ne dronas.. nun mi flosas je miaj fotoj... fakte mi tre ĝuas ilin... enŝuti fotojn, komenti miajn, kaj alies.. kaj, komreneble foti... io, kion mi aŭdas multe estas ke io bona mi ekhavos el la situacio.. mi ne tre ĝuas aŭdi tion.. "bonege! vi revenis!" oni ekkrias iam... verdire mi elektus ne vivi tian ĉi sperton...ja, ne ĉio estas malbonaĵo, mi ja havas pli da tempo por kelkaj aferoj.. mi ja replanos aliajn aferojn.. ja estas novaj opcioj... sed se ŝanĝo estas tiom bona... kial homoj ne ŝanĝas laboron aŭ malgeedziĝas, nur pro la ŝnaĝo? eh? eh?ne ĉio estas malbonaĵo.. sed neniu faras tion bonvolantemi sentis pli bone hodiaŭ, sed pro ke mi laboris .. la amo estas tie ankoraŭ.. ĝi ne foriras... kaj ŝi opinias keĝi ne foriros... mi ne komprenas kion fari pri tio.. se ĝi ne forirashodiaŭ mi spektis XMen 3... strange ke multaj mortiĝas! vidinda!miaj fotoj ĉe: Flickr
lernejo mankos al mi.. hodiau Lita invitis min por prelegi iomete pri elekton, en sia lernejo.. mirigas min kiel lernĉambro ŝanĝas min.. mi estis ekster la ĉambro timante pri la klaso.. mi eniris kaj ankoraŭ timis.. sed staris antaŭ la lernantoj.. kaj la timo malapris... kaj aparis la instruisto kiu (laŭ mi) parolas flue...post la klaso, la lernantoj adiaŭis min, kaj du aŭ tri diris al mi ke la prelego estis komprenebla, ke ili ĝuis la klason... kio pli bone ol tio?.. tio malfaciligas la decidon pri mia ekslaboro.. la ebleco pri reinstrui universitate.. sed mono estis pli bone desegnante ol instruante...mi hodiaŭ aĉetis x-men 3 dvd-on.. kaj mi daŭrigis plibonigante mian motorcikladon tra la ĝangal-urbo...
Hodiaŭ Mija diris al mi: 'estas homoj kiu povas fari tion, ŝi jam lasis vin, vi faru same'.. mi ne komprenas kiel mia eksulino povas forviŝio tiom da kunaj spertoj....
tagoj kiel hodiaŭ, mi sentas ke ĉio estas ia sonĝo.. ia inkubo, kaj mi vekiĝos.. sed ne.. estas la realo...mi irias al mia eklaboro, ŝajnas ke mi povos relarobori tie... ne estas la plej bona laboro, sed certe estas bona mono... mi iom serĉis laboro aliloke.. kaj ja estas...mi ankaŭ iris al la urbocentro por preni leĝajn kopiojn pri la geedza papero... hieraŭ mortiĝis la lasta ero de espero.. mi tre ĝuas veturi per motorciklo en la urbo.. hodiaŭ estis la unua tago kiu mi vere cicklis urbe...
hodiaŭ mi vidas mian eksgeedzoeco el ekstere.. ĝi aspektas tiom malsimila! la malproksimeco kasas la amon... kaj lasas spacon por aliaj aferoj... mi povas vidi kiom malsana estis por mia vivo la duobla translokiĝo... kelkaj tagoj hieraŭ mi aŭskultis la frazon: "kiom el via vivo estas farita el memoraĵoj?"... iu respondis tuje "ĉu tuta?"... eble ne tuta.. sed ja plejparte...muziko, gustoj, fotoj, vojaĝoj, amo eĉ, geamikoj... tio estas 100% memoraĵoj.. kaj iumaniere mi devas ekforviŝi tion...ne pro malamo inter ni.. sed tial ke estas la nura maniero por ŝtepi antaŭen.. pasi la lastan paĝon de tiu ĉi ĉapitro...kio malkonfortas min nun estas, ke mi povas vidi aferojn kiu vundas min gardante la amon... se mi amas, vundas ŝia manko je amo.. se mi ne amas, vundas la malbonaj faktoj...estos kelkaj tagoj je doloro... sed faktaj... forigante la tukon, kiu blindigas min laŭ la amo...
ho! mo ege volas telefonvoki ŝin.... scii kion ŝi faras, sciiguu ŝin pri kion mi faras.... manka sindromo (?)..mi pensas esta la nomo...mi ne voku.
hieraŭ nokte mi ludis tabloludon... bonege.. ĝis la 4a matene.. aŭ 4a kaj duono.. kiel oni devas ludi! sed ne îu estis bone.. verdire mi estis fremdulo tie.. do ili iom helpis ili mem... dum la ludado de Monopoly eble mi venkus se ili ne interhelpis.. sed tio ne gravas..kio gravas estas ke inter la ekdormado kaj la vekado mi vidios ion klare: ĉesi ami, kiel ekami, estas plejparte decido.. kaj mi ne scias se mi vilas decidi aŭ ne.. sed mi povas vidi klare ke mi povas decidi.. kaj tio rimpigas mian koron.. vidi ene de mi la ebleco de decidi ĉesi amin ŝi dolorigas min.. sed nin mi vidas ke eblas....kion mi malpli volas estas penti pri tiu decido... mi sicas, mi malfruas miajn decidojn pro timi la pento.. sed mi ne maldecidos, se tio esta la plej bona.. mi nur volas malpligrandigi la ebleco de penti...
damnita translokigistoj!.. ili ne plenumas sian diraĵon... ili diris ke ili venos morgaŭ sabate matene por lasi tie ĉi miajn aĵojn, sed la kamiono rompis.. kaj ili venos lunde... mi malamas tion, malplenumado.... estas kio min pli ĝenas el iu.. esperi ion, no pro mia frenezo, sed pro iu diris tion, kaj ne ricevi tion.. sed kion fari? pensi ke ili ne venos lunde? tio estos la sama ol akcepti ke mi perdos ĉion...fojfoje oni nur povas fidi alifoje... alifoje esperi ke iu, laŭ sia diraĵo agos... se mi malfidas ĉiujn, ĉiam, mi neniam plu havos ion...
hodiaŭ mi tute komplete malbone sentas.. mi ĵus pagis la monon por la translokiĝado ... mi ĵus elspezis la ceteron de miam monon.. mi havas nun mian aŭton, kaj morgaŭ mi havos mian morotcicklon kaj aliajn aĵojn...hieraŭ, serânte laboro per la reto mi vidis ke oni postulas desegnisto en Bocar, kie mi laboris dum jaroj, kiel desegnisto... diable... estas bona laboro, oni pagis bone.. mi ŝatas fari tion.. sed.. gustumas kiel malsukceso... ho.. kio en mia vivo nun ne gustumas tiel?vendi la aŭton aŭ ne? stulta decido, ankaŭ kun malsukcesa gusto...post semajno pli-malpli... tago de realo: miaj aĵoj estas pli ol kion oni povas meti tie ĉi, mi havas neniom monon.. kaj ne scias kion mi volas...
kion mi serĉas estas vojo... kaj mi rediru, mi ne scias se mi estas preta por trovi ĝin... kiel vi rigardas alidirekten, se vi vojis laŭ la sama vojo dum jaroj?jes... oni decidad kaj preta, facile, kiam estas kion vi volas. mi sentas kiel malsanulo kies brakon oni fortranĉis.. mi ankoraŭ sentas ĝin... ĉiu tage iom mapli... nun mi vidad erarojn, misfaraĵojn, miskredaĵojn pri kion mi pensas pri paroj...la vojo de mia vivo ne estas velditaj tuboj... sed ŝraŭbitaj .. mi malŝraŭbu.. kaj serĉi novan vojon... kiam? eble post kelkaj tagoj...
griza aŭtononi ĉiu festas la ekon de la printempo... sed kiu festas la ekon de la aŭtono? ĉe la suda duonsfero!, certe estas sian printempo tamen... retbabilante kun iu el argntino mi notis ke hoadiaŭ komencas la aŭtonon... oni diras ke en meksikurbo estas nur du sezonoj: pluva kaj malpluva....aŭtono ja estas en mia vivo... mi perdis mian foliaron.. ĉu vintro venos?HO VE! ĉu doloros pli? fakte ni leĝe maleziĝos decembre.. decembre komencas vintro.... esperene ne en mia vivo...kiam mi vikiĝis mi volis skribi ion.. pri la pordojn... sed mi forgesis... espereble mi rememoroskia BONGUSTA glaciaĵo mi manĝis hieraŭ.. bona babilado..bona glaciaĵo.. kaj mi forgesis la memoriaĵo de la cifera fotilo! stulta stulta!
atendi, fermigi la pordojn, lasi ilin malfermitaj, malatendi...mi aŭdas el ĉiu.. "decidu"... "daŭrigu vian vivon", ktp.. ĉiajn frazojn, bonintencajn, sed fruaj... mi ne scias kiom da tempo oni bezonas por decidi ion grava... sed mi ja scias ke unu semajno post mia reveno al meksikurbo ne estas multa tempo por decidi pri mia nova vivo... oini diras "maldecido estas montrado pri malsukceso".. sed mi pensas ke esta spli bone "antaŭvidi, ol bezoni korekti"... iom da tagoj plu, sentante, pensante, lasante la estinteco, kaj rigardante la estonteco ne estos malsana. kiom da tempo vi bezonas por elekti vian universitaton? por decidi vian metion? por decidi kiu estos via paro? mi bezona stempon kaj klarecon!dankon pro la bondezirojn.. sed mi haltos iomete... "konduktisto, mi elbusu!"
interreto... ĝi proksimigas kaj malproksimigas vin... ĝi proksimigas vin al aliaj, kaj malproksimigas vin el vi mem.. vi povas esti en via hejmo kontaktante multajn homojn, sen iri ekstere, vi ne kombas vin mem, vi ne banas vi mem... ne bezonasparolante pri suprepasi.. mi ekakutimiĝas al tie ĉi... sed ankoraŭ ne pri esti sen ŝi... mi ankoraŭ atendas ŝian telefonadon, alvenon aŭ vortojn.... pri tiu adikcio, mi ankoraŭ ne akceptas ion...
miaj posejaĵoj en la kamiono por movigi ilin ĝis meksikurbo. vendrede mi metis miajn aĵojn en 15 skatoloj, alvenis la kamiono kaj preni ilin, kun mia aŭto kaj mia moto. sabate mi voĝajis aviadile kun iom da vestaĵo kaj mia komputilo, alvenis meksikurbon kaj noktmanĝis, drinkis kaj parolis...dimanĉe mi matenmanĝis kun mia (eks)edzino... ni decidis halti la leĝaĵojn por leĝe malgeedziĝi je du aŭ tri monatoj... ĉefe tial ke ni ne estis bonsenta pri tio nun. estas stranga situacio, parto el mi petas finigi ĉion nun, alia petas atendi... ŝi diras ke ŝi ne amas min plu, mi vidas male... tempon.. tempon mi bezonas por kompreni kaj vidi kion mi volas pri mia vivo hodiaŭ...
Hodiaŭ, sabato la 16a de septembro, ekas mian novan vivon. Mi estas fraŭlo alifoje, post jaroj kun paro... dum ĉirkaŭ 15 jaroj mi havis virinon kiel paro.. mi reiras al Meksikrubo, sola, sen laboro, kun malmulta mono.. mi renaskiĝos je mia 30 jaroj... mia proksima estonteco estas nekonata... sen laboro, sen propa jemo... sen multaj aĵoj.. kaj kompreneble.. sen paro.La tago por vizaĝi la solecon alvenis, post 9 jaroj kune kun la sama virinoTiu ĉi anteno estas unu el miaj plej ŝatataj lokoj ĉe kie mi loĝis dum tri monatoj kaj duono.. ĝi estas sur la vojo inter Cancun kaj Puerto Morelos, proksime al Puerto Morelos.. ĝi montras ke oni preskaŭ alvenas la urbeton... adiaŭ anteno, adiau plaĝo, adiaŭ Puerto, adiaŭ suno, adiaŭ varmo, adiaŭ antaŭa vivo...